Libro de Jeremia 46:11
Iru en Gileadon kaj prenu balzamon, ho virga filino de Egiptujo; vane vi multigas la kuracilojn; ne ekzistas por vi resaniĝo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 46
Cross References
Genesis 37:25Kiam ili sidiĝis, por manĝi panon, ili levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen karavano da Iŝmaelidoj venas el Gilead, kaj iliaj kameloj portas aromaĵojn kaj balzamon kaj mirhon; ili iras, direktante sin al Egiptujo.
Isaiah 47:1Iru malsupren kaj sidiĝu sur polvo, ho virgulino filino de Babel; sidiĝu sur la tero, sentronigita filino de la Ĥaldeoj; ĉar oni ne plu nomos vin delikata kaj dorlotata.
Jeremiah 14:17Kaj diru al ili jenon: Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage kaj ne ĉesas, ĉar granda malfeliĉo trafis la virgulinon, la filinon de mia popolo, frapo tre doloriga.
Jeremiah 51:8Subite falis Babel kaj frakasiĝis; ploru pri ĝi, prenu balzamon por ĝia vundo; eble ĝi saniĝos.
Ezekiel 30:21Ho filo de homo! Mi rompis la brakon de Faraono, reĝo de Egiptujo; kaj jen ĝi ne estas bandaĝita, por resaniĝi, kaj ĝi ne estas ĉirkaŭligita, ke ĝi ricevu forton, por teni glavon.
Nahum 3:19Ne resaniĝas via vundo, doloriga estas via ulcero; ĉiu, kiu aŭdas la sciigon pri vi, aplaŭdas pri vi; ĉar kiun ne trafis senĉese via malboneco?