Libro de Jeremia 46:6
Ne forkuros la rapidpiedulo, ne forsaviĝos la heroo; norde, ĉe la rivero Eŭfrato, ili falpuŝiĝos kaj falos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7Kiu estas tiu, kiu leviĝas kiel Nilo kaj kies akvo ondiĝas kiel torentoj?
Read all of Libro de Jeremia 46
Cross References
Judges 4:15Kaj la Eternulo ĵetis konfuzon sur Siseran kaj sur ĉiujn ĉarojn kaj sur la tutan militistaron, antaŭ la glavo de Barak; kaj Sisera deiris de la ĉaro kaj forkuris piede.
2 Kings 24:7La reĝo de Egiptujo ne eliris plu el sia lando, ĉar la reĝo de Babel forprenis ĉion, kio apartenis al la reĝo de Egiptujo, de la torento de Egiptujo ĝis la rivero Eŭfrato.
Psalms 33:16La reĝon ne helpos granda armeo, Fortulon ne savos granda forto.
Ecclesiastes 9:11Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la saĝuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas riĉecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili ĉiuj dependas.
Isaiah 30:16Vi diris: Ne, ni forkuros sur ĉevaloj; tial vi forkuros; kaj: Sur rapiduloj ni forrajdos; tial rapidaj estos viaj persekutantoj.
Jeremiah 4:6Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu; ĉar malfeliĉon Mi venigas de nordo kaj grandan pereon.