Libro de Jeremia 48:2
Jam ne ekzistas la gloro de Moab; en Ĥeŝbon oni intencas kontraŭ ĝi malbonon, dirante: Ni iru, kaj ni ekstermu ĝin, ke ĝi ne plu estu popolo. Ankaŭ vi, ho Madmen, eksilentu; vin persekutos glavo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
3Kriadon oni aŭdas de Ĥoronaim, tie estas ruinigado kaj granda malfeliĉo.
Read all of Libro de Jeremia 48
Cross References
Numbers 21:26Ĉar Ĥeŝbon estis la urbo de Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kaj li militis kontraŭ la antaŭa reĝo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon ĝis Arnon.
Esther 3:8Kaj Haman diris al la reĝo Aĥaŝveroŝ: Ekzistas unu popolo, disĵetita kaj dissemita inter la popoloj en ĉiuj landoj de via regno; iliaj leĝoj estas malsimilaj al la leĝoj de ĉiuj popoloj, kaj la leĝojn de la reĝo ili ne plenumas; ne decas al la reĝo tiel restigi ilin.
Isaiah 15:1Profetaĵo pri Moab: En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-Moab.
Isaiah 16:8Ĉar la kampoj de Ĥeŝbon dezertiĝis, ankaŭ la vinberĝardenoj de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la plej bonajn branĉojn, kiuj atingis ĝis Jazer, etendiĝis en la dezerton; ĝiaj markotoj disĵetiĝis, transiris la maron.
Isaiah 25:10Ĉar haltos la mano de la Eternulo sur tiu monto; tiam Moab estos dispremita sur sia loko, kiel pajlo estas dispremata en sterka koto.
Jeremiah 25:17Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj trinkigis al ĉiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo: