Libro de Jeremia 48:44
Kiu forkuros de la teruro, tiu falos en la kavon; kaj kiu eliros el la kavo, tiu trafos en kaptilon; ĉar Mi venigos sur lin, sur Moabon, la jaron de lia puno, diras la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
43Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho loĝanto de Moab, diras la Eternulo.
Read all of Libro de Jeremia 48
Cross References
1 Kings 19:17Kaj estos, ke kiu saviĝos de la glavo de Ĥazael, tiun mortigos Jehu; kaj kiu saviĝos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Eliŝa.
Isaiah 10:3Sed kion vi faros en la tago de puno kaj de pereo, kiu venos de malproksime? al kiu vi kuros, por serĉi helpon? kaj kie vi lasos vian honoron,
Isaiah 24:18Kaj tiu, kiu forkuros de la voĉo de la teruro, falos en kavon; kaj kiu eliros el la kavo, trafos en la kaptilon; ĉar la aperturoj de alte malfermiĝis kaj la fundamento de la tero ekskuiĝis.
Jeremiah 8:12Ĉu ili hontas, ke ili faras abomenindaĵon? ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversiĝos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.
Jeremiah 11:23Kaj neniu restos el ili, ĉar Mi venigos malfeliĉon sur la loĝantojn de Anatot en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin.
Jeremiah 23:12Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo: ili glitos tie kaj falos; ĉar Mi venigos sur ilin malfeliĉon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo.