Libro de Jeremia 49:17
Edom fariĝos objekto de teruro; ĉiu, kiu pasos preter li, miros kaj fajfos pri ĉiuj liaj vundoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 49
Cross References
2 Chronicles 7:20tiam Mi elŝiros ilin el Mia lando, kiun Mi donis al ili; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo, kaj Mi faros ĝin proverbo kaj mokataĵo inter ĉiuj popoloj.
Jeremiah 18:16por fari sian landon dezerto, eterna mokataĵo, tiel, ke ĉiu, kiu trapasas ĝin, miras kaj balancas la kapon.
Jeremiah 50:13De la kolero de la Eternulo ĝi fariĝos neloĝata, kaj ĝi tuta fariĝos dezerta; ĉiu, kiu iros preter Babel, miros kaj fajfos pri ĉiuj ĝiaj vundoj.
Lamentations 2:15Kunfrapas pri vi siajn manojn ĉiuj preterirantoj; Ili fajfas kaj balancas la kapon pri la filino de Jerusalem, dirante: Ĉu tio estas la urbo, kiun oni nomis perfektaĵo de beleco, ĝojo de la tuta tero?
Ezekiel 35:7Kaj Mi faros la monton Seir absoluta dezerto, kaj Mi malaperigos sur ĝi ĉian pasanton.
Micah 6:16Konserviĝis ĉe vi la moroj de Omri kaj ĉiuj faroj de la domo de Aĥab, kaj vi sekvas iliajn konsilojn, por ke Mi faru vin dezerto, viajn loĝantojn mokataĵo, kaj por ke vi portu sur vi la malhonoron de Mia popolo.