Jeremiah 49:19
Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraŭ la fortikan loĝejon; ĉar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. Ĉar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kiu estas la paŝtisto, kiu povas kontraŭstari al Mi?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 15:11Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj laŭdinda, faranta miraklojn?
1 Chronicles 12:15Ili estis tiuj, kiuj transiris Jordanon en la unua monato, kiam ĝi inundis siajn ambaŭ bordojn, kaj ili dispelis ĉiujn loĝantojn de la valoj orienten kaj okcidenten.
Job 9:19Se oni volas forton, Li estas potenca; Se oni volas juĝon, kiu alvokos min?
Job 23:3Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono!
Job 41:10Neniu estas tiel kuraĝa, por inciti ĝin; Kiu do povas stari antaŭ Mi?
Psalms 76:7Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaŭ Vi, kiam ekflamas Via kolero?