Jeremiah 49:29
Iliaj tendoj kaj ŝafaroj estos prenitaj; iliajn tapiŝojn kaj ĉiujn iliajn vazojn kaj iliajn kamelojn oni forprenos, kaj oni kriados al ili: Teruro ĉirkaŭe.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Judges 6:5Ĉar ili venadis kun siaj brutoj kaj tendoj en multego, simile al akridoj; kaj ili kaj iliaj kameloj estis sennombraj, kaj ili venadis en la landon, por dezertigi ĝin.
Judges 8:21Kaj Zebaĥ kaj Calmuna diris: Leviĝu mem kaj frapu nin, ĉar kia estas la viro, tia estas lia forto. Tiam Gideon leviĝis kaj mortigis Zebaĥon kaj Calmunan, kaj li prenis la ornamaĵojn, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.
1 Chronicles 5:20Kaj ili ricevis helpon kontraŭ ĉi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun ĉio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. Ĉar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li aŭskultis ilian preĝon pro tio, ke ili fidis Lin.
Psalms 31:13Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj; Ĉirkaŭe estas minacoj; Ili kune konspiras kontraŭ mi, Ili intencas pereigi mian vivon.
Isaiah 13:20neniu iam tie sidos, kaj por eterne ĝi restos neloĝata; Arabo ne starigos tie sian tendon, kaj paŝtistoj tie ne ripozos.
Jeremiah 4:20Estas proklamata malfeliĉo post malfeliĉo, ĉar la tuta lando estas ruinigata, subite estas detruataj miaj domoj, momente miaj tendoj.