Libro de Jeremia 5:31
la profetoj profetas malveraĵon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio plaĉas. Kaj kion vi faros en la estonteco?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
30Io konsterna kaj terura fariĝis en la lando:
Read all of Libro de Jeremia 5
Cross References
Deuteronomy 32:20Kaj Li diris: Mi kaŝos Mian vizaĝon for de ili, Mi vidos, kia estos ilia fino; Ĉar ili estas generacio perfida, Infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon.
1 Kings 22:6Tiam la reĝo de Izrael kunvenigis la profetojn, ĉirkaŭe kvarcent homojn, kaj diris al ili: Ĉu mi iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ mi tion ne faru? Kaj ili respondis: Iru, la Sinjoro ĝin transdonos en la manon de la reĝo.
Isaiah 10:3Sed kion vi faros en la tago de puno kaj de pereo, kiu venos de malproksime? al kiu vi kuros, por serĉi helpon? kaj kie vi lasos vian honoron,
Isaiah 30:10Ili diras al la antaŭvidistoj: Ne antaŭvidu; kaj al la profetoj: Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flataĵojn, profetu al ni gajaĵon;
Jeremiah 4:30Kaj vi, dezertigita, kion vi faros? Eĉ se vi metos sur vin purpuron, se vi ornamos vin per oraj ornamoj, se vi ruĝe kolorigos vian vizaĝon, vi ornamos vin vane: viaj amantoj vin malestimos, ili volos vin mortigi.
Jeremiah 22:22Ĉiujn viajn paŝtistojn forblovos la vento, kaj viaj amantoj iros en kaptitecon; tiam vin kovros honto kaj malhonoro pro ĉiuj viaj malbonagoj.