Libro de Jeremia 50:17
Izrael estas kiel disĵetita ŝafaro; leonoj lin dispelis: la unua manĝis lin la reĝo de Asirio, kaj ĉi tiu lasta, Nebukadnecar, reĝo de Babel, rompis al li la ostojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 50
Cross References
2 Kings 15:29En la tempo de Pekaĥ, reĝo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-Maaĥan, Janoaĥon, Kedeŝon, Ĥacoron, Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion.
2 Kings 18:9En la kvara jaro de la reĝo Ĥizkija, tio estas en la sepa jaro de Hoŝea, filo de Ela, reĝo de Izrael, iris Ŝalmaneser, reĝo de Asirio, kontraŭ Samarion kaj eksieĝis ĝin.
2 Chronicles 28:20Kaj venis kontraŭ lin Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj premis lin, anstataŭ subteni lin;
2 Chronicles 33:11Kaj la Eternulo venigis sur ilin la militestrojn de la reĝo de Asirio; kaj ili malliberigis Manasen per katenoj, ligis lin per ĉenoj, kaj forkondukis lin en Babelon.
Isaiah 7:17La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la reĝon de Asirio.
Isaiah 10:5Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno.