Libro de Jeremia 50:5
Pri la vojo al Cion ili demandos, tien estos turnita ilia vizaĝo: Venu, ni aliĝos al la Eternulo per interligo eterna, neforgesebla.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 50
Cross References
2 Samuel 23:5Ĉu ne tiel estas mia domo ĉe la Eternulo? Ĉar Li faris kun mi eternan interligon, Kiu estas bone aranĝita en ĉio, kaj observata; Ĉar mia tuta savo, kaj ĉio, kion mi deziras, bone prosperas.
1 Kings 19:14Kaj li respondis: Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, ĉar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni serĉas mian animon, por forpreni ĝin.
Psalms 84:7Ili iras de forto al forto, Aperas antaŭ Dio sur Cion.
Isaiah 35:8Kaj estos tie irejo kaj vojo, kaj ĝi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur ĝi, ĉar nur al ili ĝi apartenas; irante sur tiu vojo, eĉ malsaĝuloj ne eraros.
Isaiah 56:6Kaj la fremdulojn, kiuj aliĝis al la Eternulo, por servi al Li kaj ami la nomon de la Eternulo, por estis Liaj sklavoj, ĉiujn, kiuj observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin, kaj kiuj tenas sin je Mia interligo,
Jeremiah 31:31Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan: