Libro de Jeremia 50:9
Ĉar jen Mi vekos kaj venigos sur Babelon amason da grandaj popoloj el lando norda, kaj ili aranĝos sin kontraŭ ĝi, kaj ĝi estos venkoprenita; iliaj sagoj, kiel lerta heroo, ne revenas vane.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
8Kuru el Babel kaj eliru el la lando de la Ĥaldeoj, kaj estu kiel virkaproj antaŭ la ŝafoj.
10Kaj Ĥaldeujo fariĝos militakiro; ĉiuj ĝiaj prirabantoj satiĝos, diras la Eternulo.
Read all of Libro de Jeremia 50
Cross References
2 Samuel 1:22Sen sango de mortigitoj, sen sebo de fortuloj, La pafarko de Jonatan neniam venis returne, Kaj la glavo de Saul ne revenis vane.
Isaiah 13:2Sur senarba monto levu standardon, laŭte voku al ili, faru signon per la mano, ke ili eniru en la pordegon de la eminentuloj.
Isaiah 21:2Kruela vizio estas montrita al mi: rabanto rabas, kaj ruiniganto ruinigas. Supreniru, ho Elam; sieĝu, ho Medujo; ĉiun ĝemadon mi ĉesigis.
Isaiah 45:1Tiele diras la Eternulo pri Sia sanktoleito Ciro: Mi prenis lin je lia dekstra mano, por faligi antaŭ li popolojn, kaj la lumbojn de reĝoj Mi senzonigos, por malfermi antaŭ li la pordojn, kaj por ke la pordegoj ne estu ŝlositaj.
Jeremiah 50:3Ĉar eliris kontraŭ ĝin popolo el la nordo, kiu faros ĝian landon dezerto, kaj ne plu estos loĝanto en ĝi: de homo ĝis bruto ĉio foriĝos kaj foriros.
Jeremiah 50:21Iru kontraŭ la landon de la maldolĉigantoj, kontraŭ ĝin kaj kontraŭ la loĝantojn de la punejo; ruinigu kaj ekstermu ĉion post ili, diras la Eternulo, kaj faru ĉion tiel, kiel Mi ordonis al vi.