Libro de Jeremia 51:2
Kaj Mi sendos ventumistojn kontraŭ Babelon, kaj ili ĝin disventumos, kaj dezertigos ĝian landon; ĉar en la tago de la malfeliĉo ili estos ĉirkaŭ ĝi ĉiuflanke.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 51
Cross References
Isaiah 41:16Vi disĵetos ilin, kaj la vento ilin disportos, kaj la ventego ilin disblovos; sed vi ĝojos en la Eternulo, vi havos gloron en la Sanktulo de Izrael.
Jeremiah 15:7Mi disŝutis ilin per ŝutilo tra la pordegojn de la lando, Mi seninfanigis kaj pereigis Mian popolon; kaj tamen ili ne returnis sin de sia vojo.
Jeremiah 50:29Alvoku multajn kontraŭ Babelon, ĉiujn, kiuj streĉas pafarkon; stariĝu tendare ĉirkaŭ ĝi, ke neniu povu forsaviĝi el ĝi; repagu al ĝi laŭ ĝiaj agoj: ĉion, kion ĝi faris, faru al ĝi; ĉar ĝi estis malhumila kontraŭ la Eternulo, kontraŭ la Sanktulo de Izrael.
Jeremiah 51:27Levu standardon en la lando, blovu per trumpeto inter la nacioj, armu kontraŭ ĝin popolojn, kunvoku kontraŭ ĝin la regnojn de Ararat, Mini, kaj Aŝkenaz; starigu kontraŭ ĝin militestron, alkonduku ĉevalojn kiel pikantajn skarabojn.
Matthew 3:12lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian draŝejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.