Libro de Jeremia 51:47
Tial jen venos tempo, kaj Mi vizitos la idolojn en Babel, kaj ĝia tuta lando estos hontigita, kaj ĉiuj ĝiaj mortigitoj falos meze de ĝi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 51
Cross References
Isaiah 46:1Kliniĝis Bel, falis Nebo; iliaj idoloj estas transdonitaj al bestoj kaj brutoj; tio, kion vi portadis, fariĝis ŝarĝo por lacaj bestoj.
Jeremiah 13:21Kion vi diros, kiam Li punvizitos vin? vi lernigis ja ilin esti kontraŭ vi, esti ĉefoj kaj ordonantoj. Ĉu ne atakos vin doloroj kiel naskantan virinon?
Jeremiah 25:12Sed kiam finiĝos la sepdek jaroj, Mi punos la reĝon de Babel kaj tiun nacion, diras la Eternulo, pro ĝiaj malbonagoj, kaj la landon Ĥaldean, kaj Mi faros ĝin eterna dezerto.
Jeremiah 50:12tre hontigita estas via patrino, mokata estas via naskintino; jen estas la estonteco de la nacioj: dezerto, neloĝata tero, kaj stepo.
Jeremiah 51:18Tio estas vantaĵo, faro de eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos.
Jeremiah 51:43Ĝiaj urboj fariĝis dezerto, tero seka kaj senviva, tero, sur kiu neniu loĝas kaj tra kiu neniu homido trairas.