Libro de Jeremia 51:62
kaj diru: Ho Eternulo! Vi diris pri ĉi tiu loko, ke Vi ekstermos ĝin tiel, ke estos en ĝi neniu loĝanto, nek homo, nek bruto, sed ĝi estos eterna dezerto.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
61Kaj Jeremia diris al Seraja: Kiam vi venos en Babelon, tiam rigardu kaj tralegu ĉiujn tiujn vortojn,
Read all of Libro de Jeremia 51
Cross References
Isaiah 13:19Kaj Babel, la plej bela el la regnoj, la majesta belaĵo de la Ĥaldeoj, estos kiel Sodom kaj Gomora, ruinigitaj de Dio;
Jeremiah 25:9jen Mi sendos kaj kolektos ĉiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur ĉi tiun landon kaj sur ĝiajn loĝantojn kaj sur ĉiujn naciojn ĉirkaŭe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokataĵo, kaj eterna dezertaĵo.
Jeremiah 50:3Ĉar eliris kontraŭ ĝin popolo el la nordo, kiu faros ĝian landon dezerto, kaj ne plu estos loĝanto en ĝi: de homo ĝis bruto ĉio foriĝos kaj foriros.
Jeremiah 50:13De la kolero de la Eternulo ĝi fariĝos neloĝata, kaj ĝi tuta fariĝos dezerta; ĉiu, kiu iros preter Babel, miros kaj fajfos pri ĉiuj ĝiaj vundoj.
Jeremiah 51:25Jen Mi iras kontraŭ vin, ho pereiga monto, pereiganto de la tuta tero, diras la Eternulo; Mi etendos Mian manon kontraŭ vin, Mi rulĵetos vin de la rokoj kaj faros vin monto de brulo.
Jeremiah 51:37Kaj Babel fariĝos amaso da ŝtonoj, loĝejo de ŝakaloj, objekto de teruro kaj mokado, kaj neniu en ĝi loĝos.