Libro de Jeremia 51:64
kaj diru: Tiele dronos Babel, kaj ĝi ne releviĝos de la malfeliĉo, kiun Mi venigos sur ĝin, kaj ili pereos. Ĝis ĉi tie estas la vortoj de Jeremia.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 51
Cross References
Psalms 72:20Finiĝis la preĝoj de David, filo de Jiŝaj.
Jeremiah 13:4Prenu la zonon, kiun vi aĉetis, kiu estas sur viaj lumboj, leviĝu kaj iru al Eŭfrato, kaj kaŝu ĝin tie en fendo de roko.
Jeremiah 25:27Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Trinku kaj ebriiĝu, vomu kaj falu, kaj ne leviĝu antaŭ la glavo, kiun Mi sendas sur vin.
Jeremiah 51:58Tiele diras la Eternulo Cebaot: La larĝaj muregoj de Babel estos subfositaj, kaj ĝiaj altaj pordegoj estos forbruligitaj per fajro; kaj vana fariĝos la penado de la popoloj, kaj gentoj estos lacigintaj sin por fajro.
Habakkuk 2:13Tio venas ja de la Eternulo Cebaot, ke la popoloj klopodas por la fajro kaj la gentoj lacigas sin vane.
Revelation 18:2Kaj li forte kriis per granda voĉo, dirante: Falis, falis Babel la granda, kaj fariĝis loĝejo de demonoj, kaj malliberejo de ĉia malpura spirito, kaj malliberejo de ĉia malpura kaj malaminda birdo.