Libro de Jeremia 51:8
Subite falis Babel kaj frakasiĝis; ploru pri ĝi, prenu balzamon por ĝia vundo; eble ĝi saniĝos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 51
Cross References
Isaiah 21:9kaj jen venis viro, veturanta sur duĉevala ĉaro, kaj li ekkrias kaj diras: Falis, falis Babel, kaj ĉiuj idoloj de ĝiaj dioj rompiĝis sur la teron.
Jeremiah 8:22Ĉu ne ekzistas balzamo en Gilead? ĉu ne ekzistas tie kuracisto? kial do ne venas resaniĝo al la filino de mia popolo?
Jeremiah 46:11Iru en Gileadon kaj prenu balzamon, ho virga filino de Egiptujo; vane vi multigas la kuracilojn; ne ekzistas por vi resaniĝo.
Jeremiah 48:31Tial Mi devas plori pri Moab, ĝemi pri ĉiuj Moabidoj, priplori la loĝantojn de Kir-Ĥeres.
Jeremiah 51:41Kiele prenita estas Ŝeŝaĥ! kaj kaptita la gloro de la tuta mondo! kiele Babel fariĝis objekto de teruro inter la popoloj!
Ezekiel 30:2Ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Plorkriu: Ve al la tago!