Libro de Jeremia 52:8
Kaj la militistaro de la Ĥaldeoj postkuris la reĝon kaj kuratingis Cidkijan sur la stepo de Jeriĥo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 52
Cross References
Jeremiah 21:7Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj tiujn, kiuj en ĉi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj de la malsato, Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, en la manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de tiuj, kiuj deziras ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo; li ne hezitos, ne indulgos, kaj ne kompatos.
Jeremiah 34:21Kaj Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn eminentulojn Mi transdonos en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de la militistaro de la reĝo de Babel, kiu foriris de vi.
Jeremiah 38:23Kaj ĉiujn viajn edzinojn kaj viajn filojn oni forkondukos al la Ĥaldeoj, kaj vi ne saviĝos el iliaj manoj; vi estos kaptita en la manojn de la reĝo de Babel, kaj ĉi tiu urbo estos forbruligita per fajro.
Lamentations 4:19Pli rapidaj ol agloj de la ĉielo estis niaj persekutantoj; Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraŭ ni.
Ezekiel 17:20Mi ĵetos sur lin Mian reton, kaj li kaptiĝos en Mian kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj tie Mi faros sur li juĝon pro la krimo, kiun li faris kontraŭ Mi.
Amos 9:1Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris: Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuiĝu kaj la pecoj falu sur la kapojn de ĉiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili saviĝos.