Libro de Jeremia 6:10
Kun kiu Mi parolu, kiun Mi admonu, ke oni Min aŭskultu? ilia orelo ne estas cirkumcidita, kaj ili ne povas aŭdi. Jen la vorton de la Eternulo ili malŝatas; ili ne deziras ĝin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 6
Cross References
Exodus 6:12Moseo ekparolis antaŭ la Eternulo, dirante: Jen la Izraelidoj ne aŭskultas min, kiel do min aŭskultos Faraono? kaj mi havas nelertajn lipojn.
2 Chronicles 36:15La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, ĉar Li domaĝis Sian popolon kaj Sian loĝejon.
Psalms 40:8Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.
Psalms 119:24Viaj decidoj estas mia plezuro, Miaj konsilantoj.
Psalms 119:70Grasiĝis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo.
Psalms 119:174Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, Kaj Via instruo estas mia plezuro.