Libro de Jeremia 6:20
Por kio Mi bezonas la olibanon venantan el Ŝeba, kaj la bonodoran kanon el malproksima lando? viaj bruloferoj ne plaĉas al Mi, kaj viaj buĉoferoj ne estas agrablaj al Mi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 6
Cross References
2 Samuel 15:12Kaj Abŝalom sendis inviti ankaŭ Aĥitofelon, la Giloanon, la konsiliston de David, el lia urbo Gilo, kiam li estis faranta la buĉoferojn. Tiam la konspiro plifortiĝis, kaj la popolo ĉiam pli kaj pli amase iris al Abŝalom.
1 Kings 10:10Kaj ŝi donacis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromaĵoj kaj multekostajn ŝtonojn; neniam plu venis tiom multe da aromaĵoj, kiom la reĝino de Ŝeba donacis al la reĝo Salomono.
Psalms 50:7Aŭskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos; Ho Izrael, Mi atestos pri vi; Mi estas Dio, via Dio.
Psalms 66:3Diru al Dio: Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.
Proverbs 21:27Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo; Kiom pli, kiam li ĝin alportas kiel pekoferon!
Isaiah 43:23Vi ne alportadis al Mi viajn ŝafidojn de brulofero kaj ne honoradis Min per viaj buĉoferoj; Mi ne servigis vin per farunoferoj kaj ne lacigis vin per olibano.