Libro de Jeremia 7:19
Sed ĉu Min ili ĉagrenas? diras la Eternulo; ĉu ne sin mem, por hontigi sian vizaĝon?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 7
Cross References
Deuteronomy 32:16Ili incitis Lin per fremdaj dioj, Per abomenaĵoj ili kolerigis Lin.
Ezra 9:7De post la tempo de niaj patroj ni estas en granda kulpo ĝis la nuna tago; pro niaj malbonagoj ni estis transdonitaj, ni kaj niaj reĝoj kaj niaj pastroj, en la manojn de la alilandaj reĝoj, sub glavon, en kaptitecon, al disrabo kaj malhonoro, kiel tio estas nun.
Isaiah 1:20sed se vi rifuzos kaj ribelos, glavo vin ekstermos; ĉar tiel diris la buŝo de la Eternulo.
Isaiah 45:16Hontigataj kaj malhonorataj ili ĉiuj estas; kune kun ili iros en honto la farantoj de idoloj.
Jeremiah 2:19Via malboneco vin punos, kaj viaj malbonagoj faros al vi riproĉojn, por ke vi sciu kaj vidu, kiel malbone kaj maldolĉe estas, ke vi forlasis la Eternulon, vian Dion, kaj ne timas Min, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
Jeremiah 9:19Voĉo de funebra plorado estos aŭdata el Cion: Kiele ni estas ruinigitaj! kiele ni estas kovritaj de honto! ĉar ni forlasis nian landon kaj estas elĵetitaj el niaj loĝejoj.