Libro de Jeremia 8:1
En tiu tempo, diras la Eternulo, oni elĵetos el iliaj tomboj la ostojn de la reĝoj de Judujo kaj la ostojn de ĝiaj princoj kaj la ostojn de la pastroj kaj la ostojn de la profetoj kaj la ostojn de la loĝantoj de Jerusalem;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 8
Cross References
1 Kings 13:2Kaj li vokis al la altaro laŭ ordono de la Eternulo kaj diris: Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo: Jen en la domo de David naskiĝos filo, kies nomo estos Joŝija, kaj li buĉos sur vi la pastrojn de la altaĵoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi.
2 Kings 23:20Kaj li buĉis ĉiujn pastrojn de la altaĵoj, kiuj tie estis, sur la altaroj, kaj bruligis sur ili homajn ostojn; kaj li revenis en Jerusalemon.
Jeremiah 7:32Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos tion ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado, kaj en Tofet oni enterigos mortintojn, ĉar mankos alia loko.
Ezekiel 6:5Kaj Mi faligos la kadavrojn de la Izraelidoj antaŭ iliaj idoloj, kaj Mi disĵetos viajn ostojn ĉirkaŭ viaj altaroj.
Amos 2:1Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de la reĝo de Edom ĝis cindreco.