Libro de Jeremia 8:12
Ĉu ili hontas, ke ili faras abomenindaĵon? ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversiĝos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 8
Cross References
Deuteronomy 32:35Ĉe Mi estas venĝo kaj repago, Ĝis la tago, kiam ekŝanceliĝos ilia piedo; Ĉar proksima estas la tago de ilia malfeliĉo, Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili.
Psalms 52:7Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan riĉecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.
Isaiah 9:13Sed la popolo ne turnas sin al Tiu, kiu ĝin batas, kaj la Eternulon Cebaot ili ne serĉas.
Jeremiah 3:3Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de malĉastistino, vi ne plu volas honti.
Jeremiah 14:15Tial tiele diras la Eternulo pri la profetoj: Ĉar ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos en ĉi tiu lando — per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj profetoj;
Ezekiel 22:25La amasiĝintaj profetoj en ĝi estas kiel blekeganta leono, kiu disŝiras kaptitaĵon; ili manĝas animojn, forprenas valoraĵojn kaj multekostaĵojn, multigas en ĝi la nombron de ĝiaj vidvinoj.