Libro de Jeremia 8:19
Jen mi aŭdas kriadon de la filino de mia popolo el lando malproksima: Ĉu jam ne ekzistas la Eternulo en Cion? ĉu ĝia Reĝo ne estas en ĝi? Sed kial ili kolerigis min per siaj idoloj, per fremdaj vantaĵoj?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
18Mia malĝojo estas super ĉiuj malĝojoj, mia koro en mi doloras.
20Pasis la rikolto, finiĝis la somero, sed ni ne ricevis helpon.
Read all of Libro de Jeremia 8
Cross References
Deuteronomy 31:17Kaj ekflamos Mia kolero kontraŭ ĝi en tiu tago, kaj Mi forlasos ilin kaj kaŝos Mian vizaĝon for de ili, kaj ili estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj mizeroj; kaj ili diros en tiu tago: Ĉu ne pro tio, ke nia Dio ne estas inter ni, trafis nin ĉi tiuj malfeliĉoj?
Deuteronomy 32:21Ili incitis Min per ne-dio, Kolerigis Min per siaj vantaĵoj: Tial Mi incitos ilin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos.
Psalms 137:1Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon.
Psalms 149:2Izrael ĝoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.
Isaiah 12:6Ĝojkriu kaj kantu, loĝantino de Cion; ĉar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.
Isaiah 33:22Ĉar la Eternulo estas nia juĝanto, la Eternulo estas nia leĝdonanto, la Eternulo estas nia reĝo; Li helpos nin.