Libro de Jeremia 8:4
Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Ĉu se oni falis, oni ne leviĝas? ĉu se oni devojiĝis, oni ne volas reveni?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 8
Cross References
1 Kings 8:38ĉe ĉiu preĝo, ĉe ĉiu petego, kiu venos de iu homo aŭ de Via tuta popolo Izrael, kiam ĉiu el ili sentos malfeliĉon en sia koro kaj etendos siajn manojn al ĉi tiu domo:
Isaiah 44:22Mi forviŝis viajn kulpojn kiel nubon, kaj viajn pekojn kiel nebulon; revenu al Mi, ĉar Mi savis vin.
Jeremiah 3:1Oni diras: Se viro forigas sian edzinon, kaj ŝi foriras de li kaj edziniĝas kun alia viro, ĉu li tiam povas reveni al ŝi denove? ĉu ne malpuriĝus per tio tiu lando? Kaj vi malĉastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo.
Jeremiah 4:1Se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo, rekonvertu vin al Mi; kaj se vi forigos viajn abomenindaĵojn de antaŭ Mia vizaĝo, kaj ne plu vagados,
Jeremiah 36:3Eble la domo de Jehuda aŭdos pri la tuta malbono, kiun Mi intencas fari al ili, kaj ili returniĝos ĉiu de sia malbona vojo, por ke Mi pardonu ilian malbonagon kaj ilian pekon.
Hosea 6:1Ni iru, ni revenu al la Eternulo; ĉar Li disŝiris, sed Li ankaŭ resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaŭ bandaĝos niajn vundojn.