Libro de Jeremia 8:6
Mi atentis kaj aŭskultis, sed ili parolas nenion ĝustan; neniu pentas sian malbonecon, dirante: Kion mi faris? Ĉiu fordonis sin al sia kurado, kiel ĉevalo, kiu flugrapide kuras en la batalon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 8
Cross References
Job 10:2Mi diros al Dio: Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraŭ mi.
Job 34:31Al Dio oni devas diri: Mi fieriĝis, mi ne plu faros malbonon;
Job 39:19Ĉu vi donas forton al la ĉevalo? Ĉu vi vestas ĝian kolon per kolharoj?
Psalms 14:2La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
Isaiah 57:17Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin, Mi deturnis Min kaj koleris; sed li iris perfide, iris laŭ la vojo de sia koro.
Jeremiah 2:24Kiu povas reteni sovaĝan azeninon, alkutimiĝintan al la dezerto, kiam ĝi sopiregas de sia volupta celado? ĉiuj, kiuj ĝin serĉas, ne bezonas laciĝi, en la sama stato ili ĝin trovos.