Libro de Ijob 1:11
Sed etendu nur Vian manon, kaj ektuŝu ĉion, kion li havas; Vi vidos, ĉu li ne blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo.
Londona Biblio
In The King James Version
But put forth thine hand now, and touch all that he hath, and he will curse thee to thy face.
In Context
Cross References
Job 1:5Kaj ĉiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li leviĝis frue matene kaj alportis bruloferojn laŭ la nombro de ili ĉiuj; ĉar, diris Ijob: Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob ĉiam.
Job 1:21kaj li diris: Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.
Job 2:5Sed etendu Vian manon, kaj tuŝu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo.
Job 2:7Satano foriris de antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo ĝis lia verto.
Job 4:5Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton; Ĝi ektuŝis vin, kaj vi ektimis.
Psalms 105:15Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.