Libro de Ijob 1:15
superfalis ilin la Ŝebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 10:7Kaj la filoj de Kuŝ: Seba kaj Ĥavila kaj Sabta kaj Raama kaj Sabteĥa; kaj la filoj de Raama; Ŝeba kaj Dedan.
Genesis 25:3Kaj de Jokŝan naskiĝis Ŝeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Aŝuridoj, Letuŝidoj, kaj Leumidoj.
Job 1:16Kiam ankoraŭ tiu parolis, venis alia, kaj diris: Fajro de Dio falis el la ĉielo, bruligis la ŝafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.
Job 6:19Serĉas ilin per sia rigardo la vojoj de Tema, Esperas je ili la karavanoj el Ŝeba;
Isaiah 45:14Tiele diras la Eternulo: La laborakiro de Egiptujo kaj la komercaĵo de Etiopujo kaj de Seba, de tiuj altkreskaj viroj, transiros al vi kaj estos viaj; ili iros post vi, en katenoj ili preteriros, kaj ili kliniĝos antaŭ vi, kaj preĝos al vi: Nur ĉe vi estas Dio, kaj ne ekzistas alia Dio.
Joel 3:8kaj Mi vendos viajn filojn kaj viajn filinojn en la manojn de la Judoj, kaj ĉi tiuj vendos ilin al la Ŝebaanoj, al popolo malproksima; ĉar la Eternulo tion diris.