Libro de Ijob 11:17
Kaj via vivo leviĝos pli hele ol la tagmezo, La mallumo fariĝos kiel mateno.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
16Tiam vi forgesos mizeron; Vi rememoros ĝin kiel forfluintan akvon.
18Kaj vi estos trankvila, ĉar ekzistas espero; Vi rigardos ĉirkaŭen, kaj iros dormi en sendanĝereco.
Cross References
Job 42:11Kaj venis al li ĉiuj liaj fratoj kaj ĉiuj liaj fratinoj kaj ĉiuj liaj antaŭaj konatoj, kaj ili manĝis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin; kaj ĉiu el ili donis al li po unu kesito, kaj ĉiu po unu ora ringo.
Psalms 92:14Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, Estas sukplenaj kaj freŝaj,
Psalms 112:4En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.
Isaiah 58:8Tiam via lumo ekbrilos kiel matenruĝo, kaj via saniĝo rapide progresos; via virto iros antaŭ vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantaŭe.
Hosea 6:3Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenruĝo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.
Zechariah 14:6En tiu tago ne estos lumo, sed estos malvarmo kaj densa nebulo.