Libro de Ijob 14:1
Homo, naskita de virino, Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj.
Londona Biblio
In The King James Version
Man that is born of a woman is of few days, and full of trouble.
In Context
2Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.
Cross References
Genesis 47:9Kaj Jakob diris al Faraono: La nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj; malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo, kaj ili ne atingis la nombron de la jaroj de la vivo de miaj patroj dum ilia migrado.
Job 5:7Sed homo naskiĝas por suferoj, Kiel birdoj por flugado supren.
Job 7:6Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.
Job 9:25Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo; Ili forkuris, ne vidis bonon;
Job 25:4Kiel povas homo esti prava antaŭ Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?
Psalms 39:5Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato, Kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio; Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.