Libro de Ijob 14:12
Tiel homo kuŝiĝas, kaj ne plu leviĝas; Tiel longe, kiel la ĉielo ekzistas, ili ne plu vekiĝos, Nek revigliĝos el sia dormado.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11Forfluas la akvo el lago, Kaj rivero elĉerpiĝas kaj elsekiĝas:
Cross References
Job 3:13Mi nun kuŝus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon,
Job 7:21Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaŭ kuŝos en la tero; Kaj kiam Vi morgaŭ serĉos min, mi ne ekzistos.
Job 19:25Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li leviĝos super la polvo.
Psalms 102:26Ili pereos, sed Vi restos; Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos.
Ecclesiastes 11:8Ĉar se eĉ multajn jarojn homo vivus, li ĝoju en ili ĉiuj; kaj li memoru pri la tagoj mallumaj, ĉar estos multe da ili; ĉio, kio venos, estas vantaĵo.
Isaiah 26:19Reviviĝos Viaj mortintoj, miaj kadavroj releviĝos. Vekiĝu kaj ĝoju vi, kuŝantaj en la tero; ĉar roso sur kreskaĵoj estas Via roso, kaj la tero elĵetos la mortintojn.