Libro de Ijob 18:11
De ĉiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn.
Londona Biblio
In The King James Version
Terrors shall make him afraid on every side, and shall drive him to his feet.
In Context
10Kaŝita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraŭ li estas sur la vojo.
12Malsato konsumos lian forton, Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj.
Cross References
Leviticus 26:36Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.
2 Kings 7:6La Sinjoro aŭdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de ĉaroj kaj la sonon de ĉevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia: Certe la reĝo de Izrael dungis kontraŭ ni la reĝojn de la Ĥetidoj kaj la reĝojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraŭ nin.
Job 15:21Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto.
Job 20:25Nudigita glavo trairos lian korpon, Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro.
Job 27:20Teruro superfalos lin kiel akvo; En la nokto forportos lin ventego.
Psalms 73:19Kiel momente ili ruiniĝis! Pereis, malaperis de subita teruro!