Job 2:4
Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Haŭto pro haŭto; kaj ĉion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 47:17Kaj ili alkondukis siajn brutojn al Jozef; kaj Jozef donis al ili panon pro ĉevaloj, ŝafoj, bovoj, kaj azenoj, kaj li provizadis al ili panon pro ĉiuj iliaj brutoj en tiu jaro.
Joshua 9:24Kaj ili respondis al Josuo kaj diris: Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj ekstermos antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando; tial ni tre ektimis antaŭ vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon.
Esther 7:3Tiam la reĝino Ester respondis kaj diris: Se mi trovis favoron en viaj okuloj, ho reĝo, kaj se al la reĝo plaĉas, tiam mia vivo estu donacita al mi laŭ mia peto, kaj mia popolo laŭ mia deziro;
Isaiah 2:20En tiu tago la homo ĵetos al la talpoj kaj vespertoj siajn arĝentajn kaj orajn idolojn, kiujn li faris al si por adorado;
Matthew 6:25Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo?
Luke 12:23Ĉar la vivo estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo.