Libro de Ijob 21:5
Turnu vin al mi, kaj vi eksentos teruron, Kaj vi metos la manon sur la buŝon.
Londona Biblio
In The King James Version
Mark me, and be astonished, and lay your hand upon your mouth.
In Context
4Ĉu kontraŭ homo mi disputas? Kaj kial mi ne estu malpacienca?
6Kiam mi ekpensas pri tio, min atakas teruro, Kaj tremo kaptas mian korpon.
Cross References
Judges 18:19Sed ili diris al li: Silentu, metu vian manon sur vian buŝon; kaj iru kun ni kaj estu por ni patro kaj pastro; ĉu pli bone estas por vi esti pastro por la domo de unu homo, ol esti pastro por tribo kaj gento en Izrael?
Job 17:8La justuloj eksentos teruron pro tio, Kaj la senkulpulo ekscitiĝos kontraŭ la hipokritulo.
Job 29:9Eminentuloj ĉesis paroli Kaj metis la manon sur sian buŝon;
Psalms 39:9Mi mutiĝis, mi ne malfermos mian buŝon, Ĉar Vi tion faris.
Amos 5:13Tial la saĝulo silentas en ĉi tiu tempo, ĉar ĝi estas tempo malbona.
Romans 11:33Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!