Libro de Ijob 23:10
Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.
Londona Biblio
In The King James Version
But he knoweth the way that I take: when he hath tried me, I shall come forth as gold.
In Context
9Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas; Se Li kaŝas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.
11Sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forkliniĝis.
Cross References
Genesis 18:19Ĉar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li.
2 Samuel 22:22Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
Job 1:11Sed etendu nur Vian manon, kaj ektuŝu ĉion, kion li havas; Vi vidos, ĉu li ne blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo.
Job 10:7Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?
Job 31:6Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkiĝos pri mia senkulpeco.
Job 42:5Nur per la oreloj mi aŭdis pri Vi; Sed nun mia okulo Vin vidis.