Libro de Ijob 24:5
Jen kiel sovaĝaj azenoj ili eliras al sia laboro, por serĉi kaptaĵon; La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Oni forpuŝas malriĉulojn de la vojo; La suferantoj sur la tero devas sin kaŝi.
6Sur fremda kampo ili rikoltas, Kaj en vinberĝardeno de malpiulo ili kolektas berojn.
Cross References
Genesis 16:12Kaj li estos homo sovaĝa; lia mano estos kontraŭ ĉiuj, kaj la manoj de ĉiuj kontraŭ li, kaj li loĝos antaŭ ĉiuj siaj fratoj.
Job 5:5Lian rikoltaĵon formanĝos malsatulo, El inter la dornoj li ĝin prenos, Kaj soifantoj englutos lian havaĵon.
Job 24:14Antaŭ tagiĝo leviĝas la mortigisto, Mortigas malriĉulon kaj senhavulon, Kaj en la nokto li estas kiel ŝtelisto.
Psalms 104:23Eliras homo por sia okupiĝo, Por sia laboro ĝis la vespero.
Jeremiah 2:24Kiu povas reteni sovaĝan azeninon, alkutimiĝintan al la dezerto, kiam ĝi sopiregas de sia volupta celado? ĉiuj, kiuj ĝin serĉas, ne bezonas laciĝi, en la sama stato ili ĝin trovos.
Hosea 8:9Ĉar ili iris en Asirion, kiel sovaĝa azeno solece vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn.