Libro de Ijob 31:28
Ankaŭ tio estus krimo juĝinda, Ĉar mi forneus per tio Dion en la alto.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
27Ĉu tiam sekrete forlogiĝis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano?
29Ĉu mi ĝojis pri malfeliĉo de mia malamiko? Aŭ ĉu mi estis ravita, se lin trafis malbono?
Cross References
Deuteronomy 17:2Se troviĝos inter vi en iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi, viro aŭ virino, kiu faras malbonon antaŭ la Eternulo, via Dio, malobeante Lian interligon;
Deuteronomy 17:9kaj venu al la pastroj Levidoj, kaj al la juĝisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu, kaj ili diros al vi la juĝan decidon.
Joshua 24:27Kaj Josuo diris al la tuta popolo: Jen ĉi tiu ŝtono estos por ni atestanto; ĉar ĝi aŭdis ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al ni; kaj ĝi estu atestanto pri vi, por ke vi ne forneu vian Dion.
Job 9:15Eĉ se mi estus prava, mi ne respondus; Sed mi nur petegus mian juĝanton.
Job 31:11Ĉar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni juĝistoj.
Proverbs 30:9Ĉar alie mi eble trosatiĝus kaj neus, kaj dirus: Kiu estas la Eternulo? Aŭ eble mi malriĉiĝus kaj ŝtelus, Kaj malbonuzus la nomon de mia Dio.