Libro de Ijob 42:11
Kaj venis al li ĉiuj liaj fratoj kaj ĉiuj liaj fratinoj kaj ĉiuj liaj antaŭaj konatoj, kaj ili manĝis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin; kaj ĉiu el ili donis al li po unu kesito, kaj ĉiu po unu ora ringo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 24:22Kaj kiam la kameloj ĉesis trinki, tiam la viro prenis oran ringon, havantan la pezon de duono de siklo, kaj du braceletojn por ŝiaj manoj, havantajn la pezon de dek sikloj da oro.
Genesis 37:35Kaj ĉiuj liaj filoj kaj filinoj penis konsoli lin, sed li ne volis konsoliĝi, kaj diris: En funebro mi iros en Ŝeolon al mia filo. Tiel ploris pri li lia patro.
1 Samuel 10:27Sed la sentaŭguloj diris: Kiamaniere helpos nin ĉi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li ŝajnigis, ke li ne aŭdas.
Job 4:4Falantojn restarigis viaj vortoj, Kaj fleksiĝantajn genuojn vi fortigis;
Job 16:5Mi fortigus vin per mia buŝo Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj.
Job 19:14Miaj parencoj fortiriĝis, Kaj miaj konantoj forgesis min.