Libro de Ijob 42:8
Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep ŝafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob preĝos por vi; ĉar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 20:17Kaj Abraham ekpreĝis al Dio; kaj Dio sanigis Abimeleĥon kaj lian edzinon kaj liajn sklavinojn, kaj ili komencis naski.
Numbers 23:1Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn.
Numbers 23:29Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn.
1 Chronicles 15:26Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbuĉis sep bovojn kaj sep ŝafojn.
Job 1:5Kaj ĉiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li leviĝis frue matene kaj alportis bruloferojn laŭ la nombro de ili ĉiuj; ĉar, diris Ijob: Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob ĉiam.
Job 35:8Al homo, simila al vi, povas ion fari via malbonago, Kaj via virteco havas signifon nur por homido.