Libro de Ijob 5:23
Ĉar kun la ŝtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
22Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;
24Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian loĝejon, kaj nenio mankos.
Cross References
Leviticus 26:6Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kuŝos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon.
Isaiah 11:6Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos.
Ezekiel 14:15Se Mi venigus en la landon sovaĝajn bestojn, por ĝin senhomigi, por ke ĝi fariĝu dezerta kaj neniu povu iri tra ĝi pro la bestoj —
Ezekiel 34:27Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktaĵojn, kaj ili estos sur sia tero ekster danĝero; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi rompos la stangojn de ilia jugo, kaj savos ilin el la manoj de tiuj, kiuj sklavigis ilin.
Hosea 2:18Kaj Mi faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo, kun la birdoj de la ĉielo, kaj kun la rampaĵoj de la tero; pafarkon, glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili la eblon dormi eksterdanĝere.