Job 7:1
Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero, Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro, Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon,
Cross References
Leviticus 25:50Kaj li faru prikalkulon kun sia aĉetinto, de la jaro, en kiu li sin vendis, ĝis la jaro jubilea; kaj la mono, pro kiu li vendis sin, devas esti redonita laŭ la nombro de la jaroj; kiel dungito li estu ĉe li.
Job 5:7Sed homo naskiĝas por suferoj, Kiel birdoj por flugado supren.
Job 14:6Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila, Ĝis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito.
Psalms 39:4Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon, Kaj kia estos la daŭro de miaj tagoj, Por ke mi sciu, kiel neniiĝa mi estas.
Isaiah 16:14Sed nun la Eternulo diris jene: Post tri jaroj, kiel estas la jaroj de dungito, malaltiĝos la gloro de Moab kun la tuta grandnombreco, kaj restos tre malmulte, malgrandnombre.
Isaiah 38:5Iru, kaj diru al Ĥizkija: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David: Mi aŭdis vian preĝon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn.