Libro de Joel 2:13
disŝiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio; ĉar Li estas favorkora kaj kompatema, longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedaŭras malfeliĉon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 37:29Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis, ke Jozef ne estas en la puto. Kaj li disŝiris siajn vestojn.
Exodus 34:6Kaj la Eternulo preteriris antaŭ li, kaj li ekkriis: Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema;
2 Samuel 1:11Tiam David kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin, ankaŭ ĉiuj homoj, kiuj estis kun li.
2 Kings 5:7Kiam la reĝo de Izrael tralegis la leteron, li disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Ĉu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi, ke tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia lepro? nun sciu kaj vidu, ke li serĉas pretekston kontraŭ mi.
2 Kings 22:11Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la libro de la instruo, li disŝiris siajn vestojn.
2 Chronicles 6:27tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri; kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredaĵon.