Evangelio laŭ Johano 10:11
Mi estas la bona paŝtisto; la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj.
Londona Biblio
In The King James Version
I am the good shepherd: the good shepherd giveth his life for the sheep.
In Context
Read all of Evangelio laŭ Johano 10
Cross References
1 Samuel 17:34Tiam David diris al Saul: Via sklavo estis ĉe sia patro paŝtanto de ŝafoj; kaj venadis leono aŭ urso kaj forportadis ŝafon el la ŝafaro;
Psalms 23:1La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.
Isaiah 40:11Kiel paŝtisto Li paŝtos Sian ŝafaron, per Sia brako Li kolektos la ŝafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la suĉigantinojn Li kondukos.
Ezekiel 34:11Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venos, kaj Mi serĉos Miajn ŝafojn kaj esploros ilin.
Ezekiel 37:24Kaj Mia servanto David estos reĝo super ili, kaj unu paŝtisto estos por ili ĉiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili observos kaj plenumos.
Zechariah 13:7Ho glavo, leviĝu kontraŭ Mian paŝtiston kaj kontraŭ Mian plej proksiman amikon, diras la Eternulo Cebaot; frapu la paŝtiston, por ke diskuru la ŝafoj; kaj Mi returnos Mian manon al la malgranduloj.