Evangelio laŭ Johano 12:40
Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertiĝu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
39Pro tio ili ne povis kredi, ĉar Jesaja diris plue:
41Tion diris Jesaja, ĉar li vidis lian gloron kaj parolis pri li.
Read all of Evangelio laŭ Johano 12
Cross References
Exodus 7:3Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta.
Exodus 14:4Kaj Mi obstinigos la koron de Faraono, kaj li kuros post ili; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo. Kaj ili faris tiel.
Exodus 14:17Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj.
Joshua 11:20Ĉar de la Eternulo venis la obstiniĝo de ilia koro al milito kontraŭ Izrael, por ekstermi ilin, por ke ne estu indulgo por ili, sed por ekstermi ilin plene, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
Psalms 6:2Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.
Psalms 135:10Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn reĝojn: