Evangelio laŭ Johano 17:6
Mi elmontris Vian nomon al la homoj, kiujn Vi donis al mi el la mondo; Viaj ili estis, kaj al mi Vi ilin donis; kaj ili konservis Vian vorton.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaŭ ol la mondo ekzistis.
7Nun ili scias, ke ĉio ajn, kion Vi donis al mi, estas de Vi;
Read all of Evangelio laŭ Johano 17
Cross References
Exodus 3:13Kaj Moseo diris al Dio: Jen mi venos al la Izraelidoj, kaj diros al ili: La Dio de viaj patroj sendis min al vi; tiam ili diros al mi: Kia estas Lia nomo? Kion mi diru al ili?
Exodus 34:5Kaj la Eternulo malleviĝis en nubo, kaj Moseo stariĝis apud Li tie kaj alvokis la nomon de la Eternulo.
Psalms 71:17Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; Kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.
Proverbs 2:1Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos ĉe vi miajn ordonojn,
Proverbs 3:1Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn.
Matthew 11:25En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj;