Evangelio laŭ Johano 18:37
Pilato demandis lin: Ĉu vi do estas reĝo? Jesuo respondis: Vi diras, ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Johano 18
Cross References
Isaiah 55:4Jen Mi starigis lin kiel atestanton por la nacioj, kiel princon kaj ordonanton por la gentoj.
Matthew 27:11Kaj Jesuo staris antaŭ la provincestro; kaj la estro demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj Jesuo diris al li: Vi diras.
Mark 15:2Kaj Pilato demandis lin: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj responde li diris al li: Vi diras.
Luke 23:3Kaj Pilato demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj li responde al li diris: Vi diras.
John 7:17Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, aŭ ĉu mi parolas nur el mi mem.
John 8:47Kiu estas de Dio, tiu aŭskultas la vortojn de Dio; vi ne aŭskultas, ĉar vi ne estas el Dio.