Evangelio laŭ Johano 20:12
kaj ŝi vidis du anĝelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu ĉe la kaploko kaj unu ĉe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antaŭe kuŝis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Johano 20
Cross References
2 Chronicles 5:12kaj la Levidoj-kantistoj — ili ĉiuj, Asaf, Heman, Jedutun, iliaj filoj kaj fratoj — en bisinaj vestoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, staris oriente de la altaro, kaj kun ili cent dudek pastroj, trumpetantaj per trumpetoj;
Matthew 17:2kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo.
Mark 16:5Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan ĉe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis.
Luke 24:22Ankaŭ mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo,
Revelation 3:4Sed vi havas en Sardes kelkajn nomojn, kiuj ne makulis siajn vestojn; kaj ili promenos kun mi en blankaĵoj; ĉar ili estas indaj.