Evangelio laŭ Johano 20:27
Tiam li diris al Tomaso: Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
28Tomaso respondis al li kaj diris: Mia Sinjoro kaj mia Dio.
Read all of Evangelio laŭ Johano 20
Cross References
Psalms 78:38Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.
Matthew 17:17Kaj Jesuo responde diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi ĉi tien.
Luke 9:41Kaj Jesuo respondis kaj diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi kaj vin toleros? venigu ĉi tien vian filon.
John 20:20Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La disĉiploj do ĝojis, vidante la Sinjoron.
Romans 5:20Kaj la leĝo eniris, por ke la eraro plimultiĝu; sed kie peko plimultiĝis, graco multe pli superabundis,
1 John 1:1Tion, kio estis de la komenco, kion ni aŭdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Vorton de vivo