Evangelio laŭ Johano 3:26
Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li: Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj ĉiuj venas al li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
25Fariĝis do diskutado inter la disĉiploj de Johano kaj iu Judo pri la puriĝo.
27Johano respondis kaj diris: Homo ne povas ion ricevi, se ĝi ne estas donita al li el la ĉielo.
Read all of Evangelio laŭ Johano 3
Cross References
Psalms 65:2Al Vi, kiu aŭskultas preĝon, Venas ĉiu karno.
Isaiah 45:23Mi ĵuris per Mi, el Mia buŝo eliris vero, vorto ne retirota, ke antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo, ĵuros ĉiu lango.
John 1:7Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu.
John 1:15Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante: Ĉi tiu estas li, pri kiu mi diris: Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
John 3:2tiu venis al li nokte, kaj diris al li: Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li.
John 12:19La Fariseoj do diris inter si: Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen la mondo eliris post li.