Evangelio laŭ Johano 5:38
Kaj vi ne havas Lian vorton restantan en vi, ĉar vi ne kredas al tiu, kiun Li sendis.
Londona Biblio
In The King James Version
And ye have not his word abiding in you: for whom he hath sent, him ye believe not.
In Context
37Kaj la Patro, kiu min sendis, atestis pri mi. Vi nek aŭdis iam Lian voĉon, nek vidis Lian formon.
Read all of Evangelio laŭ Johano 5
Cross References
Joshua 1:8Ĉi tiu libro de la instruo ne foriĝu de via buŝo, sed meditu pri ĝi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu ĉion, kio estas skribita en ĝi; ĉar tiam vi havos feliĉon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.
Proverbs 2:1Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos ĉe vi miajn ordonojn,
Isaiah 49:7Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj: Reĝoj ekvidos kaj leviĝos; princoj, kaj ili adorkliniĝos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis.
John 1:11Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.
John 5:42Sed mi vin scias, ke vi ne havas en vi la amon al Dio.
John 8:37Mi scias, ke vi estas idaro de Abraham; sed vi celas mortigi min, ĉar mia vorto ne progresas en vi.