Evangelio laŭ Johano 8:19
Ili do diris al li: Kie estas via Patro? Respondis Jesuo: Vi konas nek min, nek mian Patron; se vi konus min, vi konus ankaŭ mian Patron.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
18Mi estas atestanto pri mi mem, kaj la Patro, kiu min sendis, atestas pri mi.
Read all of Evangelio laŭ Johano 8
Cross References
Jeremiah 24:7Kaj Mi donos al ili koron, ke ili konu Min, ke Mi estas la Eternulo; ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio; ĉar ili konvertiĝos al Mi per sia tuta koro.
Luke 10:21En tiu sama horo li ĝojis en la Sankta Spirito, kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la ĉielo kaj la tero, ke Vi kaŝis ĉi tion for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanetoj; jes, Patro, ĉar al Vi tio bone plaĉis.
John 1:18Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.
John 8:54Jesuo respondis: Se mi gloros min mem, mia gloro estas nenio; Tiu, kiu min gloras, estas mia Patro, pri kiu vi diras, ke Li estas via Dio;
John 14:6Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.
John 16:3Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min.